Madamo Goosepelt

Fazfesto

Sensencaĵo de Ornama Ermito

Mefitodanco Antaŭlibro

Saluton!

Mi ĉesis skribi miajn monatajn koktelajn receptojn pro aliaj devigoj — mia nova ofico, kaj kompreneble la publikigo de Mefitodanco ĉi-monate! Mi faris antaŭlibron pri Mefitodanco en la tombejo de reala fantomurbo en Nevado nomata Virginia City. Kvankam la parolado estas angla, por la Esperantistoj mi tradukis la subtitolojn en Esperanton.

La romano publikiĝos je la 24 de Januario, do bonvolu aĉeti la anglan Skunks Dance sur Amazon se vi volas subteni min.


Mefitodanco Ĉapitro 5

Fremdulo, hodiaŭ vi estas plena da ĉiaj specoj de frenezo.”

Mi n’estas freneza,” diris Spillane paŝante ĉirkaŭ la ĉelo.

Ĉelo estis longa vorto por kio estis vere stangita parto de la sama ĉambro. Trans tiuj stangoj troviĝis la ŝerifa oficejo. Troviĝis ankaŭ la ŝerifo, kiu metis la gambojn sur la skribtablon kaj aspektis grande malimponite de kion malmultan de la rakonto li aŭdis ĝis tiam.

Vi pensas, ke troviĝas oro en Mefitodanco en la mezo de orĉaso? Filjiĉo, ĉiu de Pekino al Parizo pensas, ke troviĝas oro en Mefitodanco.”

Spillane restis fermlipe.

Tiel estu,” diris la ŝerifo, ekstarante kaj paŝante antaŭ la ĉelo. “Sed en tiu ĉi konteo la juro estas tre grava al ni. Vi rigardas,” li elbojis, turnante sin fortege al Spillane, “urbeton sur la rando de la mondo, Sinjoro Spillane. Ni ekzistas nur laŭ la spiraĵo de la Mastro mem. Kiam tiuj beletaj arboj ekbrulas ili forbruligas tutajn ŝtatojn. Ni batalas kontraŭ tiaj kiaj brutŝtelistoj kaj banditoj. Ni perdis du ŝerifojn dum la pasinta jaro, kaj nun eĉ la urbestro foriris kaj ne revenis. Ĵuste nun mi estas la plej alta aŭtoritatulo en tiu ĉi urbeto, do vi kredu min kiam mi diras, ke se ni kaptas bankrabiston li estos pendumita.”

La deputito eniris kun junuliĉo sekvanta nervoze. La junuliĉo portis senmakulan nigran kompleton kaj kolumon tiel alta, ke estis mirinde se li eĉ povis fleksi sian kolon. Pri tio, tuttempe Spillane neniam vidis lin fari tion.

Sinjoro Spillane,” diris a ŝerifo, “tiu ĉi homo estas Sinjoro Jeffrey Mulvehill de la Mefitodanca Banko. Ĉu vi malnovaj amikoj havas ion direndan unu al la alia?”

Mulvehill eldiris antaŭ ol Spillane povis. “Tiu ne estas Spivey Spillane,” li diris. “Vi arestis la malĝustan homiĉon.”

Jes mi ja estas Spivey Spillane!” li kriis.

Mi ne pensas tiel,” diris Mulvehill. “La ulo kiu prirabis la bankon estis pli alta, inteligentajn okulojn, ian arĝentan langon havante. Tiu ĉi estas tute malsama homiĉo. Vi ŝajnas esti arestinta ian montaranon.”

Jes! Mi signifas ne — mi signifas, damnu tion!”

Bonvolu, Sinjoro Spillane, ni estas laŭdiaj homoj ĉirkaŭ tiuj regionoj.”

Tie troviĝas via pruvo,” diris Spillane, montrante Mulvehill. “Mi ne prirabis tiun bankon. Tiu Alabama Sam falskulpigis min.”

Tio ŝajnus plej kompreneble,” diris Mulvehill. “La sinjoro ja ŝajnis tre avide por ke ni sciu lian nomon. Laŭ mia sperto tio ne estas tre ofta inter bankrabistoj.”

Spillane ekkaptis la stangojn de sia ĉelo. “Vi vidis lin. Vi scias, kie li estas. Lasu min kontraŭ li, mi purigos lian plugilon bone kaj ĝuste, vi vidu se mi ne.”

Mia kara Sinjoro Spillane, se mi scius kie li troviĝas, vi ne estus malantaŭ stangoj nun, ŝvitante kaj kriante kaj sopirante al dancfesto kun dekdu el viaj plej belaj zifiljinoj.”

Lasu min kontraŭ li!” kriis Spillane. “Lasu min kontraŭ li!” Ne estis klare ankoraŭ ĉu li diras pri Alabama Sam aŭ Jeffrey Mulvehill.

La ŝerifo svingis sian manon senzorge. “Forigu la kompletulon. Mi volas babili kun Sinjoro Spillane — se tio estas lia vera nomo.”

La deputito kondukis Mulvehill el la oficejo, lasante la ŝerifon solan kun Spillane.

Nu,” diris la ŝerifo, “mi pensas, ke vi devus diri al mi ĉion.”

Spillane hezitis. “Ŝerifo, ĉu vi estas devigita de ia… ĵuro de sekreteco?”

Ne, sed vi estas devigita de ia ĵuro de ekparolu aŭ mi nutros la kojotojn per viaj renoj.”

Spillane murmuris malgracie, sed fine li havis malmultajn elektojn. Li ekrakontis al la ŝerifo kio okazis.


Komencis per la Hispano. Neniu sciis, kiu li estas aŭ kiel li alvenis al Tenesio, nur ke li aperis iutage duonmorta pro la malsato kaj malŝirmo. Liaj membroj estis brunaj kaj malfajna, sed tiel magra pro la misnutrado, ke lia postvivado estis mirinde. La homiĉa barbo estis grandega, griza kaj implikita. La haroj estis kuncementitaj per salivo kaj koto, krom kie branĉetoj fiksiĝis kaj ne estis fortireblaj sen ŝiri la harojn de lia vizaĝo. Li estis tiel veterokaduka, ke neniu eksciis ĉu li estas tre maljuna aŭ simple tre malsana.

Li alvenis iuvespere dum malgranda Andrew portis brullignon. La Hispanaj paŝoj ne sonis en la neĝo, kvazaŭ li faris nenion ajn stampon sur la tero. La unuan aferon kion Andrew eksciis estis ke iu ekkaptis lian ŝultron. Li turnis sin rapide kaj trovis la hororan vizaĝon de la Hispano vizaĝaĉantan al li, odoraĉantan de mil nekomencitaj banoj, haŭto seka kaj distordita, dentoj nigraj kaj briletantaj per lumo reflectita de la neĝo.

Tiam Andrew estis krieganta, rekuranta al la domo, la brulligno forgesita kaj disĵetita sur la tero.

Spivey prenis la kugletar-fusilon kaj iris por esplori. Alveninte li trovis la Hispanon frontmalsupran en la neĝo ĉirkaŭitan de forĵetita ligno.

La homiĉo estis tiel malpeza, ke Spivey ne bezonis helpon por enporti lin. Li kuŝigis lin malgracie antaŭ la fajro. La familio ne kutimis al gastigi. Ne temas pri malamikeco al fremduloj. Simple temas pri tio, ke neniu iam ajn venis tute la distancon al la bieno. La familio rajdis al Breakneck sufiĉe ofte, aŭ ricevis vizitojd de la kuracisto kiam oni bezonis eltiri denton aŭ akuŝigi hominon, sed fremdulo? Ĉe la bieno? La afero estis neniam aŭdita.

Nun la familio kunvenis ĉirkaŭ la fajro por demandi al sin kio eltroviĝis ĉe ilia bieno. Dum Spivey kaj liaj siblingiĉoj penis perforte verŝi iom da viskio inter la homiĉaj purpuraj gingivoj, maljuna Parenjo Spillane bridis sin kaj rigardis per singarda okulo.

La homiĉo malmerĝiĝis de la ŝoko sufiĉe da tempo por paroli per lingvo nekonata al la familio. Tiam li mortis.

Ili entombigis la homiĉon en la tombejo malantaŭ la bieno. Ĝi estis tradicie nur familia tombejo, sed la familio estis la solaj homoj mortintaj tie. La tomboŝtonoj estis disĵetitaj kaj senordaj — simple kelkaj malfajne tajlitaj blokoj da roko en kiuj oni gravuris misliterumitajn nomojn per najlo. La tombo de Praonklo George estis perdita ekde la tero malleviĝis en la riveron unuprintempe, sed ili sukcesis reakiri la tomboŝtonon kaj relokigis ĝin kun la ceteraj.

Nun ili havis problemon. Ili devis fari tomboŝtonon por homo sed ili ne eĉ konis lian nomon. Ĉe la kadavro ili trovis nur botelon da ĝino kaj biblion nelegeblan. Tio estis parte ĉar oni verkis ĝin alialingve kaj parte ĉar oni skribaĉis sur la konataj pagoj kabalistajn bildojn de idoloj kaj ceremonioj de hombuĉo. Grandegaj rokaj dioj fiksrigardis per kavernaj buŝoj dum homoj portis diablajn kapornamojn, ŝaltante pagandance antaŭ fajro.

La profanita biblio tremigis la maljunan parentinon de Spivey kaj ŝi postulis, ke oni bruligu la malsanktan objekton. Spivey promesis, ke li bruligos ĝin — sed li konservis ĝin. Sur iuj paĝoj, kie la ĉapitrofinoj lasis sufiĉe da spaco, la morta homo skribaĉis milojn da vortoj memelpensitaj. De tempo al tempo tiuj havis diagramojn de strangaj maŝinoj, fabelaj trezoroj, aŭ mapoj de montetoj kaj marbordoj nekonataj al Spivey. La biblio havis econ, kiun li ne povis identigi. Li studis la mapojn kandellume horojn ope, fingrosekvante la araneajn konturojn kaj penante interpreti la fremdan topografion. Tiuj ĉi mapoj gvidis al io grava. Li sciis tion. Spivey ne povis permesi, ke oni detruu ilin.

Parenjo Spillane, tamen, ne povis dormi dum la libro restis endome. Ŝi ŝajnis scii, ke la libro postvivis malgraŭ, ke Spivey penis kaŝi ĝin de ŝi. Ju pli suspektiĝis, des pli li rezolutiĝis kaŝi ĝin. Ŝiaj akuzantaj okuloj sekvis lin tage kaj nokte ĝis senespere li portis sian biblion al la kameno senvidite. Li sciis, ke li devas bruligi ĝin por montri al sia parentino la cindrojn — eble tio fine kontentigus ŝin — sed lastmomente li haltis, manoj kroĉantaj la biblion iomete tro forte. Li provis diri al si, ke ĝi nur estas libro, se li sciis plibone. Ĝi estis lia ligilo al lia Dio — la sola reala posedaĵo al lia nomo. Sed li devis bruligi ion, kaj tio devis esti lia biblio aŭ la fremdula. Li staris, subite kroĉita de nedecideco, koro palpitacianta kvazaŭ li eble estis mortonta nun kaj tie ĉi. Tiam antaŭ ol li sciis kion li faris, li ĵetis sian biblion sur la flamojn. La libraj paĝoj volviĝis kolere, fine. Li apenaŭ povis kredi kion li faris.

La cindroj ŝajnis ĉesigi la demandojn de Parenjo Spillane provizore, tamen ĉiunokte dum la libro estis sub la tegmento ŝi dormis maltrankvile, aŭ vagis tra la nokto hantita de vizioj kiuj ne lasis ŝin dormi.

Ŝi ekmalsaniĝis.

Ŝi iĝis tro malforta por piediri nun, kaj Spivey devis porti al ŝi manĝojn enlita. Ĵus kiam ŝajnis, ke ŝi eble forvelki por ĉiam, ŝi etendis ostan manon kaj kaptis la kubuton de Spivey.

Bruligu ĝin.”

Li kapneis, terurite de kion li faris. Fine li konvinkis ŝin permesi lin enterigi la libron kun la fremdula kadavro. Spivey pezpaŝis el en la neĝon kaj al kie la glaciiĝinta rivero kuris senmove kaj glacio pendis de la arboj. Kiam li forigis la neĝon la fremdula tomboŝtono supren fiksrigardis lin, blanka, kiel sentrajta vizaĝo. Spivey pasigis la tutan matenon elfosante la frostiĝintan teron kaj metante la biblion inter la fremdulaj manoj.

Unuafoje en semajnoj, lia parentinon dormis. La koloro ekrevenis al ŝiaj vangoj kaj nun, kiam ŝi rigardis Spivey, ŝi povis rideti.

Sed ununokte Spivey Spillane reiris por la libro. Tiel malvarmis ke la frosto ponardis al liaj ostoj mem, sed neniel li povis reakiri la libron tage. Per nur lanterno por la lumo li ekfosis la frostiĝintan teron. Ĉiu ekfrapo de la ŝovelilo ŝokis liajn brakojn, sed li trovis, ke la laboro almenaŭ varmigis lin. Tio, kaj ofta trinketo da viskio de flakono sekurigita en lia boteto. Lia spiraĵo ondegis antaŭ li dum li klinis sin super la ĉerko kaj levstangumis la kovrilon.

Kaj tiel Alabama Sam trovis lin.

Obstina Hispanaĉo,” diris la novveninto.

Spillane supren rigardis kaj staris fiksite. Homo staris super la tombo. Laŭvide li portis vojaĝmakulitajn vestojn, sed estis malfacile scii per la lanterna lumo, kiu ĵetis la ombrojn supren trans lia figuro kaj fantoman duonlumon sur lian vizaĝon. Li rigardis roke la maljunulan kadavron.

Neniam povis ne inciti abelujon. Neniam sciis, kiam rezigni.” Li ridetis impertinentece flanken al Spillane, agnoskante lin unuafoje. “Iomete kiel mi.”

La homo malsupren saltis en la tombon per la langvora, memfida forto de serpento. Li etendiĝis al la biblio, sed la mano de Spillane atingis ĝin unue.

La fremdulo streĉiĝis kaj Spillane koleriĝis defende.

Nun tio estis tre interesa ago,” diris la fremdulo. “Mi eble preskaŭ diras malkaritata, ĉar tiu libro apartenas al mi.”

Spillane fine ekrompis sian silenton. “Nun, sinjoro, ŝajnas al mi, ke tiu maljunulo kuris for de io kiam li mortis. Aŭ iu. Sed vi ne scius ion pri tiu, ĉu.”

Inteligenta homo. Kiel inteligenta, mi scivolas?” La homo diris nenion pli momenton. Lia sola parto moviĝanta estis la okuloj, kiuj priserĉis la tutan vizaĝon de Spillane. Tiam li ekridetis ruze. “Vi ne scias, kio ĝi estas…” li spiris.

Mi scias sufiĉe, kio ĝi estas,” diris Spillane. “Ĝi estas mia. Se vi havas iun pretendon de la homo kiu prenis ĝin, nu tiu homo estas morta. Nun surseliĝu kaj rajdu for de la urbeto. Ni luktadas ursojn ĉi-regione, kaj tio estas nur por la amuzo. Mi povus enfosi vin en tiu ĉi tombo kaj neniu scius, ke vi iam estis tie ĉi.”

La homo neniam ĉesis rideti, simple grimpis el la tombo senzorge kaj adiaŭis al Spillane.

Spillane replenigis la tombon kaj kaŝis la libron en sia ĉambro. Parenjo Spillane dormis maltrankvile denove tiunokte, kaj Spivey estis torturata de la kulpo. Li devis kaŝi ĝin ie kie ĉiu estus sendanĝera.

Sed antaŭ ol Spivey povis elpensi bonan kaŝlokon, la fremdulo aperis sur ilia pordoŝtupo vokante sin Alabama Sam kaj serĉante laborojn kiel kultivisto. Maljuna parentino Spillane tuj dungis lin, malgraŭ la protestoj de Spivey. Spivej nodiĝis. Li neniam povis malkaŝi kion li sciis pri Sam sen ankaŭ konfesi, ke li elfosis la biblion. Li povis fari nenion.

Tiel komencis ilia maltrankvila batalhalto. Ili kunlaboris dum semajnoj sen allogi rimarkon, sed unu gardis la alian zorgeme. Spillane pasigis ĉiun vekan momenton per certigi, ke oni ne lasas Sam sola en la domo. Nokte Spillane dormis kun la biblio sub la kapkuseno por certigi, ke Sam ne povas kapti ĝin permane. Liaj manoj havis tian kvaliton, Spillane nun eksciis — kvaliton kiu maltrankviligis lin. Ne temas pri ilia aspekto sed pri ilia movado, per strangaj simiaj ekkaptantaj gestoj, aŭ kiel la ŝlimaj palpiloj de heliko. Spillane ne sciis, se oni povas malami manojn — simple ke li malamas tiujn, kaj li faros ion ajn malebligi ilin forpreni la biblion.

Parenjo Spillane ekmalsaniĝis denove, sed Spivey ne povis kaŝi la libron ie alie sen lasi ĝin sengardatan kontraŭ la naŭzigaj fingroj de Sam.

Sed finfine eĉ tio ne sufiĉis. Spillane dormis profunde kaj sentis la plej mildan tiron de sub la kapkuseno. Li preskaŭ reekdormis, sed la stranga malpleno ekagigis ion en lia cerbo. Antaŭ ol li eĉ sciis, kion li faras, li kuris.

La paŝoj estis eskapantaj. Spillane havis sufiĉe da tempo por vidi la silueton de Sam malaperantan en la nokton. Spillane rapide vestiĝis kaj kuregis sekvante lin. Li jam ne povis vidi la ŝteliston, sed li aŭdis triumfan krion en la mallumo.

Spillane anhelis kaj paŭzis por spirado. La tero estis malebena subpede. Li vidis ĉirkaŭe nur malhelajn ombrojn ĵetitajn de la lunlumo. Li ekrigardis malantaŭe kaj vidis la domon — malluman, dormeman. Estus tiel facile simple reenlitiĝis kaj forgesi la tutan strangan aferon pri la Hispano kaj lia biblio. Sed Spivey Spillane, la Baptista bienisto kiu neniam eĉ forlasis Breakneck, Tenesio dum liaj 20 jaroj, agis tre strange.

Li kuris.